Serge Lifar

Serge Lifar
Persona informo
Naskonomo Сергій Михайлович Лифар
Naskiĝo 20-an de marto 1905 (1905-03-20)
en Pyrohiv, Kievsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 15-an de decembro 1986 (1986-12-15) (81-jaraĝa)
en Laŭzano, Vaŭdo,  Svislando
Tombo Rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusafranca
Ŝtataneco Francio
Rusia Imperio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo baleta dancisto
verkisto
baleta majstro
koreografo
dancisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.sergelifar.org
vdr

Serge LIFAR (ukraine Сергій Михайлович Лифар, Serhij Miĥajloviĉ Lifar) (Kievo, 2a de aprilo 1905 - Laŭzano, 15a de decembro 1986) estis franca dancisto, koregrafo kaj direktoro de kompanio de ukraina deveno.

Lifar kun Tamara Toumanova.
Ukrainia poŝtmarko de 2004.

Li estis, en la 1920-aj jaroj, dancisto kaj poste unua dancisto en la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev kaj unua dancisto kaj direktoro de la Baleto de la Opero de Parizo dum preskaŭ tri jardekoj. Lifar estas konsiderata kiel plinoviganto kaj moderniganto de la franca baleto kaj lia influo sur ĉiuj aspektoj de la franca danco en la dua duono de la 20a jarcento estas certa.[1] Sub lia hegemonio aperis ne nur steluloj de la Baleto de la Opero kiel Yvette Chauviré, Lycette Darsonoval, Michel Renault, Solange Schwarz, Liane Daydé, sed ankaŭ reprezentantoj de pli juna generacio kiel Roland Petit, Janine Charrat, Nina Viroubova kaj aliaj. Kiel fakulo pri danco kaj kronikisto de sia tempo li lasis interesajn tekstojn kiuj havigas ĉiam tre interesajn personajn informojn pri la danco de tiu epoko.

  1. Anna Kisselgoff, Serge Lifar, an Unforgettable Star, en: The New York Times, Novjorko, 4a de januaro 1987

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search